Vorto: ŝargi
-
(transitiva) Provizi aparaton je konsumaĵo, forto, energio necesa por ĝia funkciado.
ŝargi akumulatoron, fotokameron, kondensatoron
Rimarko: La ĝenerala regmodelo de la verbo estas kiel tiu de «plenigi»: ŝargi pafilon per kuglo. Tamen laŭ la angla modelo komputikistoj ofte uzas ŝargi simile al legi: ŝargi programon en la ĉefmemoron, ŝargebla tiparo (kio estas same stranga kiel «ŝargebla kuglo»). Aliflanke, «ŝargi per» ŝajnas enkonduki ilon por ŝargado; tial ŝargi ion je io per ŝargilo estas preferinda.
a. Enmeti eksplodaĵon kaj pafaĵon en ian ajn pafilon.
la ĉasisto deŝiris de sia vesto tri arĝentajn butonojn, ŝargis per ili la pafilon kaj pafis
li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis
li propramane finis ŝargi la kanonon
b. Provizi elektran fonton, ekz. akumulatoron.
la uzo de reŝargeblaj piloj estus eĉ pli bona, ol la reportado de malplenaj ekzempleroj
ĝi havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago, tiel ke sufiĉas ĉiunokte remeti la tabulon en ĝian ŝargodokon
malŝargiĝinta baterio
pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo
c. Provizi koncernan parton de komputila memoro je datumo necesa (programo, tiparo, valoro de variablo) por plua komputado.
-
(transitiva) Provizi per, ofte peza, transportaĵo; ŝarĝi.
li proksimiĝis kaj rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj kulpoj kaj kiuj perdis sian tutan havon
En aliaj lingvoj
- La angla: to charge, to load
- La belorusa: зараджаць
- La bulgara: зареждам
- La franca: charger
- La germana: laden
- La hispana: cargar
- La hungara: feltölt (pl. akkut)
- La itala: caricare
- La kataluna: carregar
- La nederlanda: laden
- La portugala: carregar
- La rusa: заряжать
- a. La angla: to load
- La belorusa: зараджаць
- La germana:
- La hispana: cargar (un arma)
- La hungara: megtölt (pl. puskát)
- La rusa: заряжать
- b. La germana: aufladen (mit Strom)
- c. La angla: to load
- La belorusa: загружаць (нешта ў кампутарную памяць)
- La germana: einlesen, ein Programm laden,
- La hispana: cargar
- La hungara: beölt (pl. programot)
- La rusa: загружать
- La germana: beladen