Vorto: ŝarĝo

  1. Pezaĵo surprenita, portata de iu aŭ per io (t.e. transportilo).

    • sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas

    • ĉiu metis la ŝarĝon sur sian azenon

    • ŝarĝoportistoj

    • ŝarĝoĉevalo

    • ŝarĝveturilo

  2. Anima premo, spirita peno.

    • a. Peno trudata al iu.

      • ĉiu havas sian ŝarĝon

      • kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj la ŝarĝon de la vivo volus porti

    • b. Prirespondeco trudata al iu.

      • se vi iros kun mi, vi estos por mi ŝarĝo

      • preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de necerteco kaj nedifiniteco de situacio

      • granda ŝarĝo falis sur lian koron

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: груз
    • La bulgara: товар, бреме, тежест
    • La franca: charge
    • La germana: Last, , ,
    • La hispana: carga
    • La hungara: teher, terhelés, rakomány
    • La itala: carico
    • La nederlanda: lading
    • La portugala: carga
    • La rusa: груз
        • a. La germana: Mühe, Belastung
        •     La itala: fardello (fig.), pena (fig.), croce (fig.)
        • b. La itala: carica (responsabilità)