Vorto: ŝarĝi
-
(transitiva) Surmeti pezaĵon sur iun aŭ ion.
ŝarĝi iun per sako da terpomoj
ŝarĝu viajn brutojn kaj iru
li sendis dek azenojn, ŝarĝitajn per bonaĵo
mia patro ŝarĝis vin per peza jugo
venkinto, ŝarĝita per trezoroj
ŝarĝi bretaron per libroj
tabloj, ŝarĝitaj per manĝaĵoj, vino kaj floroj
ŝarĝita fruktarbo
veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj
ŝuldoj, ŝarĝantaj la ŝtaton
tiuj elspezoj peze ŝarĝis la budĝeton
bonvolu ŝarĝi mian konton per viaj elspezoj
ŝarĝita letero
ŝipoŝarĝisto
-
(transitiva) Premi anime.
a. Trudi al iu ion penigan, spirite pezan.
pardonu, ke mi denove ŝarĝas vin per peto
gravaj devoj ŝarĝas viajn ŝultrojn
la popolo estis ŝarĝita de malfacila laboro
ili estis nur homoj kaj ŝarĝitaj (suferi) per homaj difektoj
ili ne ŝarĝu sur sin la kulpon de la krimo
ne ŝarĝu lin per laborado sklava
vi laborŝarĝis min per viaj pekoj
por ne ŝarĝi la memoron, estas sufiĉe nur memori la
b. Trudi al iu prirespondotaĵon.
du krimoj ŝarĝas lin
lia konscienco estas ŝarĝita de mortigo
En aliaj lingvoj
- La angla: burden
- La belorusa: грузіць, нагружаць
- La bulgara: товаря, натоварвам
- La franca: charger
- La germana: laden, bestücken
- La hispana: cargar
- La hungara: berak, felrak, rakodik, megrak, megterhel
- La kataluna: carregar
- La nederlanda: laden, belasten
- La okcitana: cargar
- La portugala: carregar, pôr peso em
- La rusa: грузить, нагружать, нагрузить
- a. La belorusa: абцяжарваць
- La germana: belästigen
- La hispana: cargar (sobre la conciencia)
- La hungara: terhel (átv.), megterhel (átv.)
- b. La germana: belasten, lasten (auf)
- La hungara: nyom, terhel