Vorto: ŝanceliĝi
-
(netransitiva) Esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta.
li ŝanceliĝis kaj falis
liaj piedoj ŝanceliĝis
ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo kaj balanciĝas kiel hamako
ŝi ne iras rekte laŭ la vojo, ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas
ne ŝanceliĝu dekstren nek maldekstren
la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la glata maro
-
(netransitiva) (figure) Esti malfortigita, malfirmigita, endanĝerigita.
lia sano ekŝanceliĝis
la enspezoj de la ŝtato ekŝanceliĝas
-
(netransitiva) (figure) Heziti.
vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi
Marta videble ŝanceliĝis momenton
En aliaj lingvoj
- La belorusa: хістацца, калыхацца, гайдацца, вагацца
- La bulgara: разклащам се, разтърсвам се
- La franca: chanceler, hésiter, tituber
- La germana: schwanken
- La hispana: sacudirse, batirse, estremecerse, oscilar (rápidamente), vacilar
- La hungara: inog, ingadozik
- La itala: barcolare, vacillare, dondolare, traballare
- La nederlanda: wankelen
- La pola: zachwiać się, chwiać się, chybotać się
- La portugala: sacudir-se, balançar-se
- La rusa: колебаться
- La germana: wanken, wackeln, erschüttert werden
- La itala: vacillare, traballare
- La bulgara: колебая се
- La itala: tentennare, vacillare, oscillare (fig.), titubare
- La pola: wahnąć się, wahać się, zawahać się