Vorto: ŝanĝi

  1. (transitiva) (ŝanĝi ion je, al, kontraŭ alio:) Anstataŭigi ion per io alia.

    • sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj

    • kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro

    • ŝanĝi la lokon, la staton, sian veston

    • la loĝejon, monon ĉe banko

    • ĉu mi bezonas ŝanĝi la vagonaron?

    • la vento ŝanĝis sian direkton

    • ne ŝanĝu vian vivmanieron, sintenadon

    • ŝanĝi sian opinion, la temon, la decidon

  2. (transitiva) (ŝanĝi ion en alion, al alio:) Aliigi la staton de io, transformi ion.

    • Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn

    • tiu ejo estas ŝanĝata en preĝejon

    • sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono

    • tiu ĉapelo tute ŝanĝas vian aspekton

    • ni protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo

    • oni ne ŝanĝas la esencon de io ŝanĝante nur ĝian nomon

En aliaj lingvoj

    • La angla: change
    • La belorusa: мяняць, замяняць
    • La bulgara: променям, изменям
    • La ĉeĥa: měnit
    • La franca: changer (tr.)
    • La germana: tauschen, ersetzen, wechseln, auswechseln, ändern, abändern
    • La hispana: cambiar
    • La hungara: cserél, vált
    • La itala: cambiare
    • La kataluna: canviar
    • La kroata: promjeniti
    • La malaja: menukar
    • La nederlanda: veranderen, wisselen
    • La okcitana: cambiar
    • La pola: zmieniać
    • La portugala: mudar, trocar
    • La rumana: a schimba
    • La rusa: менять
    • Tokipono: ante e ijo
    • La bulgara: променям, превръщам
    • La germana: ändern
    • La hungara: megváltoztat
    • La nederlanda: veranderen, wijzigen
    • La portugala: mudar
    • La rusa: изменять, переменять, превращать