Vorto: ŝalmo

  1. Simpla blovinstrumento, rekta fluto el vegeta aŭ osta tubo kun truoj, kiajn uzas paŝtistoj.

    • alvenis al la gastejo unu kastristo de porkoj kaj per sia ŝalmo fajfis tri kvar fojojn

    • Rimarko: Fundamenta estas nur la muzika senco. La aliaj aperis en PV kaj PIV supozeble pro la plursenceco de la franca «chalumeau».

  2. Metala tubo, per kiu oni blovas aeron en flamon por pliardigi ĝin; lutotubeto

  3. Tigo de poacoj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: (musical) pipe
    • La belorusa: жалейка, дудка
    • La franca: pipeau
    • La germana: Schalmei
    • La hungara: pásztorsíp, tilinkó
    • La itala: zuffolo, piffero, ciaramella, cennamella
    • La nederlanda: herdersfluit, schalmei
    • La pola: szałamaja
    • La portugala: gaita de cana, pífano, pífaro, pife, pifre
    • La rusa: свирель, дудка
    • La angla: bellows, windbag
    • La franca: chalumeau
    • La germana: Blasrohr
    • La hungara: fúvócső
    • La itala: cannello
    • La nederlanda: blaaspijp
    • La pola: dysza
    • La rusa: паяльная трубка
    • La angla: stalk
    • La franca: tige
    • La germana: Halm
    • La hungara: fűszál
    • La itala: cannuccia (paglia)
    • La nederlanda: halm
    • La rusa: соломинка, тростинка