Vorto: ŝafto
-
Oblonga maŝinpeco, ofte cilindra, servanta por transmeti sian rotacion al aliaj pecoj (eventuale kun ŝanĝo de la movoformo).
ŝafto portanta la helicon, radon
fleksebla ŝafto
krankoŝafto
la du ŝaftoj de tajpilo avancas la paperon kiun ili interpremas
Rimarko: Diversaj skoloj naciaj malsame traktas la rilaton inter la ŝafto kaj akso; tamen ĝenerale, en la okazoj kiam la koncerna peco servas por komuniki rotacian movon oni preferu la terminon ŝafto.
En aliaj lingvoj
- La angla: shaft (mech.)
- La belorusa: вал (мэханізма)
- La franca: arbre (de transmission)
- La germana: Welle
- La hispana: eje transmisor, árbol
- La hungara: tengely
- La itala: albero (di trasmissione)
- La kataluna: eix, arbre
- La nederlanda: drijfas
- La persa: میل محور, شافت
- La pola: wał
- La portugala: eixo transmissor, árvore
- La rusa: вал