Vorto: ŝablono

  1. Modelo duonreliefa aŭ desegnita sur plataĵo (ligna, metala, kartona, teksaĵa, papera), laŭ kiu oni formtranĉas objektetojn.

  2. (figure) Banalaĵo, senoriginalaĵo, kvazaŭ farita laŭ preta modelo.

    • li forĵetis la romantikajn ŝablonojn

    • laŭŝablone edukitaj homoj

    • esperantismo ne celas ŝablonigon de la homaro

    • lerta poeto evitas trouzitajn ŝabloniĝintajn vortojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: template, model, pattern
    • La belorusa: мадэль, шаблон, форма, трафарэт, узор
    • La bulgara: шаблон
    • La franca: patron (modèle)
    • La germana: Schablone, Muster, Schnittmuster, Vorlage, Form, Model
    • La hispana: estereotipo
    • La hungara: sablon, rajzmintalap, sablon, minta
    • La itala: matrice (cliché, stampo), calco (cliché, stampo), modello (cliché, sagoma), sagoma (cliché, modello), normografo
    • La kataluna: estereotip
    • La nederlanda: sjabloon, sjabloon
    • La pola: szablon, matryca, forma
    • La portugala: modelo, padrão
    • La rusa: шаблон, штамп, трафарет, клише
    • La belorusa: шаблон, трафарэт, клішэ, стэрэатып
    • La franca: cliché, lieu commun
    • La germana: Schablone, Stereotyp, eingefahrene Bahn, Formel
    • La hungara: sablon, séma, kaptafa
    • La itala: cliché (stereotipo), stereotipo (sost.), luogo comune
    • La kataluna: lloc comú, clixé, tòpic
    • La nederlanda: banaliteit
    • La pola: szablon
    • La portugala: estereótipo