Vorto: ĵus
-
Adverbo indikanta tre, aŭ kiel eble plej, proksiman antaŭan tempon, «momenton antaŭ nun» aŭ «momenton antaŭ tiam».
mi ĵus alvenis
li ĵus elrampis el la ova ŝelo
eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita
tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis
mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis, kial vi volas denove ĝin aŭdi?
ĵusnaskitaj suĉinfanoj
la bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la ĵusnaskito siajn donojn
la ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis
la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon
knabineto, tiel pura, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el bano
la akvo forte ekmoviĝis, ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo
mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion malordigas
la kato en sia blanka kaj flava vesto ĵus vekiĝis kaj oscedis post la dolĉa dormo
li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando
En aliaj lingvoj
- La angla: just (a moment ago)
- La belorusa: кагадзе, толькі што
- La finna: (äsken) juuri, äsken, vastikään
- La franca: juste (il y a peu), il y a peu
- La germana: soeben, gerade (vor einem Moment), einen Augenblick zuvor, einen Moment zuvor
- La hispana: hace un momento
- La hungara: éppen most, imént
- La indonezia: barusan, baru saja
- La itala: adesso (appena), or ora, giusto ora, appena (passato)
- La nederlanda: net (onlangs)
- La norvega: nettopp
- La pola: właśnie
- La portugala: há pouco, agora mesmo, neste instante (passado), de fresco
- La rumana: tocmai
- La rusa: только что