Vorto: ĵurnalo

  1. Gazeto.

    • ŝia patro foriris en sian ĉambron legi ĵurnalon, pruntitan de oficeja kolego

    • ŝi enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj

    • tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia

    • nun, kiel certigas la ĵurnalo «Nature», dediĉita al sciencoj naturaj, la ĥemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl

    • ĉiutaga ĵurnalo intencis aperigi instrukcion, per kiu iu ajn povus fabriki propran malĉifrilon

    • Juga Povo ordonis, ke ĉesu ok tagĵurnaloj

    • Rimarko: La vorto aperas en la Fundamento solfoje en ekzerco pri prononcado: Ĵur-nálo , kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento. La Akademio ĝin oficialigis per la 1a OA, kaj agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8a OA.

    • Rimarko: En la 1a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al «taggazeto» (france), «gazeto, ia ajn periodaĵo» (angle), «revuo» (germane kaj ruse), «taggazeto, taglibro» (pole). La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas «gazeto», kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar «gazeto» estas forte enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). PIV2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).

    • Rimarko: Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la vorto «ĵurnalisto», kies senco estas pli ĝenerala kaj pli kohera internacie; tiam ĵurnalaro estus ĉiaj «amasinformiloj» (ne nur presitaj, kiel «gazetaro»). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas registrita.

  2. Informbulteno.

    • la televida ĵurnalo

    • spertuloj de la televidĵurnaloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: journal, newspaper
    • La belorusa: газэта
    • La bulgara: ежедневник
    • La ĉeĥa: noviny
    • La franca: journal
    • La germana: Tageszeitung
    • La greka: εφημερίδα
    • La hispana: periódico
    • La hungara: napilap, újság
    • La indonezia: koran, surat kabar
    • La itala: gazzetta, giornale, quotidiano (giornale)
    • La kataluna: diari (premsa), periòdic (premsa)
    • La nederlanda: krant
    • La portugala: jornal
    • La rusa: газета, журнал
    • Latino: acta, orum diurna
    • La germana: Journal, Nachrichtensendung
    • La rusa: последние известия, новостная программа