Vorto: ĵeti
-
(transitiva) Rapide formovi de si ion tra la aero en alian lokon.
ĵeti akvon sur straton
ĵeti ludkubetojn, sagojn al iu
ĵeti iun en riveron
ĵeti leteron en paperkorbon
ĵeti ŝalon sur siajn ŝultrojn
trafi du celojn per unu ĵeto
la ĵeto estas farita
ĵeti la kulpon sur iun
-
(transitiva) Rapide direkti parton de sia korpo al iu flanko.
ĵeti la brakojn antaŭen
kun la kapo ĵetita posten
ĵeti la okulojn sur ion
-
(transitiva) Rapide direkti ian agon, efikon al io.
ĵeti la rigardon ĉirkaŭen
ĵeti flugan rigardon sur iun
pasante ĵeti vorton al iu
la suno ĵetis oblikve siajn radiojn
la montoj ĵetis longajn ombrojn sur la ebenaĵon
tiu fakto ĵetas plenan lumon sur la aferon
ĵeti ofendon al iu en la vizaĝon
ĵeti kalumniojn, miskrediton sur iun
-
(transitiva) Rapide estigi ian senton ĉe iu.
ĵeti timon en iun, teruron sur la landon..
-
(transitiva) Malmilde, vivege puŝi.
ĵeti iun kontraŭ muro
la ŝipo estis ĵetita de la ventego sur la rokojn
tiu sciigo ĵetis sangon al ŝiaj vangoj
ĵeti teruran krion
ĵeti iun teren
sin ĵeti al la spegulo
sin ĵeti vizaĝaltere
sin ĵeti sur iun
sin ĵeti sur la liton, lacigita
ĵeti sin tien kaj reen en la seĝo
ame sin ĵeti al la kolo, sur la kolon, en la brakojn de iu
ĵeti iun en la ĝojon, en la mizeronZ
tiu morto ĵetas nin en funebron
ĵeti la loĝantaron en grandan timon
febre sin ĵeti al la laboro
sin ĵeti en la diboĉon
li ĵetis siajn regatojn al la konkero je Hindujo
ĵetfermi pordon.
-
(transitiva) Rilatigi la fontan aron kun la cela aro per funkcio kaj tiel plu.
la funkcio n→2n ĵetas la aron de ĉiuj entjeroj en sin mem
la funkcio n→2+n ĵetas la aron de ĉiuj entjeroj sur sin mem
Rimarko: Atentu la uzon de la prepozicioj: la funkcio f:A→B ĵetas A sur B, se f(A)=B (tial la termino surĵeto); ĝi ĵetas A en B, se f(A)⊂B.
En aliaj lingvoj
- La angla: throw, pitch, toss
- La belorusa: кідаць
- La ĉeĥa: hodit
- La franca: jeter (lancer)
- La germana: werfen
- La hispana: lanzar
- La hungara: dob, vet, hajít, szór
- La indonezia: [lempar] melempar
- La itala: gettare, lanciare
- La kurda: avêtin
- La nederlanda: werpen, gooien
- La pola: rzucać, miotać
- La portugala: arremessar, atirar, jogar, lançar
- La rusa: бросать, бросить, кидать, кинуть, метать, метнуть
- La hispana: lanzar, apartar (una parte del cuerpo)
- La pola: rzucać, miotać się
- La hispana: hacer algo rápidamente
- La pola: rzucać
- La hispana: lanzar sobre alguien
- La hispana: lanzar
- La pola: rzucać, miotać
- La angla: map (onto, into)
- La franca: jeter (sur, dans)
- La hispana: aplicar, mapear
- La rusa: отображать (на, в)