Vorto: ĵazo
-
Muzika stilo iniciatita de usonaj negroj fine de la 19a jarcento, sinteza de afrikaj kaj eŭropaj influoj, kun sinkopa ritmo, propraj tonaloj, improvizemo.
junaj muzikistoj tra la tuta lando, ĉu blankuloj aŭ nigruloj, turniĝis al tiu nova tipo de ĵazo fare de Armstrong
laŭ 29 % de la virinoj plej kortuŝas klasika muziko, ĉiu kvina virino elektis tamen rok- aŭ pop-muzikon, ĉiu deka ĵazon, bluson aŭ elektronikan dancmuzikon
la festivalo de ĵazo de la 5 kontinentoj bonvenigis gravajn internacie konatajn artistojn kiel George Benson, Gilberto Gil, Wayne Shorter, Chick Corea
En aliaj lingvoj
- La angla: jazz
- La belorusa: джаз
- La franca: jazz
- La germana: Jazz
- La hispana: jazz
- La hungara: dzsessz
- La indonezia: jaz
- La itala: jazz, musica jazz
- La nederlanda: jazz
- La pola: jazz, dżez
- La portugala: jazz
- La rusa: джаз