Vorto: ĵaluza

  1. Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas.

    • ĵaluza pri sia famo, situacio, pri siaj rajtoj

    • nia Dio estas ĵaluza Dio

  2. Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono.

    • ĵaluza kiel tigro

    • ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian suverenecon

En aliaj lingvoj

    • La angla: jealous
    • La belorusa: раўнівы
    • La bulgara: ревнив
    • La franca: jaloux
    • La germana: eifersüchtig
    • La hebrea: קנאי
    • La hispana: celoso
    • La hungara: féltékeny
    • La indonezia: cemburu, dengki, iri
    • La itala: geloso
    • La kataluna: zelós
    • La nederlanda: ongerust
    • La pola: zazdrosny
    • La portugala: cioso, zeloso
    • La rusa: ревнивый
    • La kataluna: gelós
    • La nederlanda: jaloers
    • La portugala: enciumado, ciumento
    • La sveda: svartsjuk