Vorto: ĥromo

  1. Ĥemia elemento kun atomnumero 24, atompezo 51,996; grizeta, malmola transirmetalo, kies kombinaĵoj kun aliaj metaloj estas rimarkindaj pro bela koloro kaj multe uzataj en la industrio.

    • la rokaĵo elmontras altajn enhavojn de ĥromo kaj magnezio apud konsiderinda kalio

    • kune kun fero, kiu donas la belan ruĝan koloron, estas enmarigataj natro (NaOH), aluminio (Al), titano (Ti), kromo (Cr), kadmio (Cd), hidrargo (Hg), arseno (As) kaj aliaj pezaj metaloj

    • estis venditaj ĉirkaŭ 33 milionoj da tunoj da kromio

    • Rimarko: PV kaj PIV nomas la elementon «kromo», kaj markas tiun nomon kiel zamenhofan. Atribuitaj ekzemploj en ambaŭ vortaroj mankas. (Ĝi jes aperis en la germana-esperanta vortaro fare de Jürgensen, kiun Zamenhofo aprobis, kion la PIV-oj egaligas al «uzo zamenhofa».) Okulfrapa difekto de la termino «kromo» estas ĝia homonimeco kun la fundamenta krom, precipe ĝena en la formo adjektiva kaj en kunmetaĵoj (kromklorido kaj tiel plu). PIV rekomendas diversajn elturniĝojn — sed tiaj komplikaĵoj estas kontraŭaj al la ideo pri facila kaj logika planlingvo internacia. Tiaj elturniĝoj aperas tiom pli malkonvene, ke la komplikaĵon kaŭzas nur la malracia ĥo-fobio: ja la regula esperantigo de la greka etimo χρῶμα estas la senkolizia «ĥromo»; kaj la anstataŭigo ĥ→k estas ĉi-okaze same malkonvena, kiel ĉe ĥoro→koro aŭ ĥolero→kolero.

En aliaj lingvoj

    • La angla: chromium
    • La belorusa: хром
    • La bretona: krom
    • La bulgara: хром
    • La franca: chrome
    • La germana: Chrom
    • La hispana: cromo
    • La hungara: króm
    • La indonezia: kromium
    • La itala: cromo
    • La nederlanda: chroom
    • La norvega: krom
    • La pola: chrom
    • La portugala: cromo, crômo
    • La rusa: хром
    • La sveda: krom
    • Latineca nomo: Chromium