Vorto: ĥo
-
Nomo de la dek unua litero de la Esperanta alfabeto:.
Rimarko: Oni legas en la PIV-oj kaj aliaj aŭtoritataj libroj, ke «La Lingva Komitato aprobis en 1921 la laŭvolan anstataŭigon de ĥo per k «en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r». Nuna tendenco vastigas tiun permeson al aliaj vortoj.» Fakte formala decido pri tio en la jaro 1921ª ne okazis.
Rimarko: Iuj opinias, ke la tendenco k-igi ĥo-on estas etnocentrisma fare de anoj de lingvoj, kiuj ne konas la sonon.
Rimarko: La litero ĥo estas fundamenta: maloftigo de ĝia uzo, celanta ĝian malaperigon el la lingvo, estas kontraŭfundamenta.
Rimarko: La distingo inter k kaj ĥ, responda al la greka-latina distingo inter c kaj ch, estas utila por rekoneblo kaj nekonfuzeblo de la scienca terminaro. Vidu notojn ĉe ĥilo, ĉilo, kinino, kromo.
-
ĥo-fobio
En aliaj lingvoj
- La franca: h (fortement aspiré)