Vorto: ĥimo
-
Kaĉaspekta miksaĵo, formiĝanta en la stomako rezulte de diserigo de la manĝitaj nutraĵoj per la stomakparietaj muskoloj kaj efiko de la stomaksuko.
ĥimo havas malaltan pH-parametron, ĥimo estas parte likva kaj parte solida
post 2 ĝis 5 horoj, la digesta fluido konvertas la nutraĵon en ĉimon, kaj la ĉimo eniras la duodenon
Rimarko: Vidu la rimarkon ĉe «ĥilo, ĉilo» pri tio, kial la formo «ĥimo» estas preferinda.
En aliaj lingvoj
- La angla: chyme, chymus
- La belorusa: хімус
- La bulgara: химус
- La finna: ruokasula
- La franca: chyme
- La germana: Chymus, Nahrungsbrei, Speisebrei
- La hispana: quimo
- La itala: chimo
- La kataluna: quim
- La pola: chymus, mlecz, treść żołądka, treść pokarmowa
- La portugala: quimo (fisiologia)
- La rusa: химус