Vorto: ĥano

  1. Mezepoke, la plej alta titolo de reganto ĉe tjurkoj kaj mongoloj, kaj imperiestro de Ĉinujo.

    • cetere, tiu vorto «ĥano» signifas «imperiestro» en nia lingvo

    • Ĉingisĥano

    • ĥano Batu

  2. En la postmongola epoko, titolo adoptita en islamaj landoj por vasalaj princoj, provincestroj aŭ aliaj moŝtuloj; ofte aperas kiel parto de persona nomo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: khan
    • La belorusa: хан
    • La bulgara: кан
    • La finna: kaani
    • La franca: khan
    • La germana: Khan
    • La hispana: kan
    • La hungara: kán
    • La itala: khan
    • La kataluna: khan
    • La nederlanda: kan (vorst)
    • La persa: خان, خاقان
    • La pola: chan
    • La portugala: cã (título)
    • La rusa: хан
    • La slovaka: chán