Vorto: ĝuo
-
Ekstrema plezuro pro la posedo de io.
vivi en ĝojo, ĝuo kaj bruo
la domo estis ĝuo por la okuloj
aŭskulti kun ĝuo
flugis for la ĝojo de l' juneco, la ĝuado de l' unuaj jaroj
-
Posedo de io, de kio oni havas utilon aŭ plezuron.
retrovi la ĝuadon de la libereco
En aliaj lingvoj
- La angla: enjoyment
- La belorusa: асалода
- La franca: jouissance
- La germana: Genuss
- La hispana: gozo, goce, disfrute
- La hungara: élvezet
- La itala: godimeto, fruizione, goduria
- La nederlanda: genot
- La portugala: gozo, desfrute
- La rusa: наслаждение
- La sveda: njutning