Vorto: ĝui

  1. (transitiva) Senti egan plezuron, precipe sentuman, pro la posedo de io.

    • ĝui belan spektaklon, naturon, delikatan manĝon, freŝan aeron, ĉeeston de amiko, belan promenadon

    • ĝui la vivon, ĝui volupton

    • estos al mi ĝue lin revidi

    • kiu venas plej frue, sidas plej ĝue

    • mi ĝuas konstatante tion

  2. (transitiva) Posedi aferon, de kiu oni havas utilon aŭ plezuron.

    • ĝui profiton, gastigon, superecon, rajton, liberecon, konfidon de iu

    • ĝui grandan estimon en la sciencaj sferoj

    • ĝui sorton, sukceson, prosperon, muzikon, sanon, ripozon, trankvilon, afablan gastemon, interparoladon, diversajn favorojn, rabaton, la samajn laborkondiĉojn, altan salajron

    • tiuj kantoj ĝuas la amon de la popolo

En aliaj lingvoj

    • La angla: enjoy
    • La belorusa: цешыцца, атрымліваць асалоду (з чагосьці)
    • La ĉeĥa: požívat, vychutnávat
    • La ĉina: 享受 [xiǎngshòu]
    • La franca: jouir (de)
    • La germana: genießen
    • La hispana: disfrutar, gozar
    • La hungara: élvez
    • La itala: godere, usufruire, gustare (assaporare con piacere)
    • La kataluna: gaudir, fruir
    • La nederlanda: genieten van
    • La portugala: gozar, desfrutar
    • La rusa: наслаждаться
    • La sveda: njuta