Vorto: ĝis
-
a. Daŭre kaj haltante je la punkto de la spaco aŭ de la tempo, aŭ je mezuro, kiun la ago atingas, sed ne transpasas aŭ preterpasas.
post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo
li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo
tute ruĝa li estas de la kapo ĝis la piedoj
li veturis de Berlino ĝis Parizo en fiakro
ĝis ĉi tie aliru sed ne plu
mi ne forgesos lin ĝis mia morto
mi restos ĝis morgaŭ
li restas senokupa de mateno ĝis vespero
la proceso estas prokrastita ĝis semajno
ĝis kiam vi juĝos maljuste kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?
ĝis antaŭ kelkaj jaroj la japana popolo devis kaŝi sian vizaĝon, kiam la imperiestro pasis
ilia kalkulo kreskis en la daŭro de tri tagoj ĝis kelkaj centoj da frankoj
kolonoj havis kvar ĝis kvin etaĝojn da alto
mi ekstermos de la homo ĝis la bruto
de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo
sidi en laboroj ĝis super la oreloj
b. Ĝis la momento, en kiu..., ĝis kiam....
longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas
mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis
mi atendos, ĝis venos tempo pli oportuna
ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita
ni batalados pro nia ideo, tiel longe ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita
oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝus