Vorto: ĝino

  1. Juniperbrando.

    • ili kolektis botelon enhavintan ĝinon, skatoletojn por sardeloj, poton por konfitaĵoj

    • Martinio estas aperitiva koktelo farita el ĝino kaj blanka vermuto

    • Rimarko: Ĝino estas ankaŭ nomo de speco de naturspirito kaj ĉina mezurunuo de pezo: ĝino.

  2. Nevidebla spirito kapabla ankaŭ aperi en formo de besto aŭ homo.

    • «La Ĝinoj»

    • «La Ĝinoj»

    • okazis ke preterpasis la ĝino respondeca pri ĉiuj dezertoj

    • Rimarko: Ĝino ankaŭ estas nomo de brandospeco.

  3. Ĉina tradicia mezurunuo de pezo kun diversaj historiaj valoroj, nuntempe egala al 500 gramoj.

    • ĉiu familio en nia vilaĝo donis al li cent ĝinojn da rizo

    • Rimarko: Ekzistas ankaŭ ĝino, alkohola trinkaĵo, kaj ĝino, feo en islama tradicio.

En aliaj lingvoj

    • La angla: gin
    • La belorusa: джын (напітак)
    • La franca: gin
    • La germana: Wacholderbranntwein, Wacholderschnaps, Gin
    • La hispana: ginebra
    • La hungara: gin, borókapálinka
    • La itala: gin
    • La kataluna: ginebra
    • La nederlanda: gin
    • La pola: gin, dżin, jałowcówka
    • La portugala: gim
    • La rusa: джин
    • La turka: cin(içecek)
    • La bulgara: джин
    • La franca: djinn
    • La germana: Dschinn
    • La indonezia: jin
    • La itala: jinn, genio
    • La persa: جن
    • La pola: dżin
    • La portugala: jinn, djin, djinn, gênio
    • La franca: jin, livre chinoise