Vorto: ĝi
-
Pronomo de la tria persono en singularo, por montri aĵon aŭ estulon aŭ beston, kies sekson oni ne bezonas precizigi.
la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra
la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi
El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito
por aferoj, objektoj, kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon "ĝi", ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas
ĉu ĝi estas vi? jes, ĝi estas mi
ĉu ĝi estas ebla, ke..
Rimarko: Zamenhof konsilas uzi la vorton ĝi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon, same kiel li anstataŭas personon, sed ne uzi tiun ĉi pronomon ĉe senpersonaj kaj senobjektaj esprimoj kiel: pluvas; hodiaŭ estas varme; estas eble ke; tio estas ebla. Kelkfoje Z uzas ĝi anstataŭ tio: mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la kondiĉoj de la lingvoZ; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la EternuloZ.
En aliaj lingvoj
- Ido: olu, ol, lu
- La angla: it
- La belorusa: яно
- La bulgara: то
- La ĉina: 它 [tā]
- La finna: se
- La franca: il (neutre), elle (neutre)
- La germana: es
- La greka: αυτό, εκείνο
- La hebrea: זו, זה, היא, הוא
- La hispana: ello
- La hungara: ő (az), az (személyes névmás)
- La indonezia: dia (selain manusia)
- La itala: esso, essa
- La japana: それ (人以外の事物・生物)
- La nederlanda: het
- La okcidentfrisa: it
- La pola: on, ona, ono, to
- La portugala: ele, ela
- La rusa: оно
- La sveda: den, det
- Tokipono: ona
- Volapuko: on