Vorto: ĝermano

  1. Ano de unu el vasta grupo de antikvaj triboj, apartenintaj al la hindeŭropa lingvofamilio, kiuj en la 1a jarcento a.K. okupis teritorion inter Rejno kaj Vistulo, Danubo kaj la Norda Maro kaj sudan Skandinavion.

    • la ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj

    • la ĝermanoj loĝis ekde la 5a ĝis la 10a jarcentoj ĉefe en lignaj domoj

    • antaŭ la romia kastelo, parto de la limeso kontraŭ ĝermanoj loĝantaj norde de Danubo, troviĝis civilula urbo

    • Rimarko: Ne konfuzu kun germano.

  2. Ano de unu el modernaj etnoj, devenintaj el tiuj triboj, kaj parolantaj en ĝermanaj lingvoj.

    • la aŭtoro atentigas, ke latinidoj kaj ĝermanoj ne posedas tian vorton en siaj lingvoj, nu, la germana certe estas lingvo sufiĉe ĝermana kaj jen troviĝas la vorteto «je”

En aliaj lingvoj

    • La angla: ancient German
    • La belorusa: германец
    • La franca: germain (subst.)
    • La germana: Germane
    • La hispana: germano
    • La hungara: germán
    • La itala: germano
    • La kataluna: germànic (subst.)
    • La persa: ژرمن
    • La pola: germańczyk
    • La portugala: germano
    • La rusa: германец
    • La sveda: german
    • La germana: Sprecher einer germanischen Sprache