Vorto: ĝemi
-
(netransitiva) Esprimi malfeliĉan senton per plendaj, neparolaj voĉsonoj.
la vundito mallaŭte ĝemis
suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis
ili ĝemis pro siaj turmentantoj
kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas
ĝemplori
ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado
najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas
-
(netransitiva) (figure) Aŭdigi plendan delikatan bruon, similan al ĝemo.
ĝemis la arbeto
ĝi knaris kaj ĝemis tiom laŭte, ke certe tio estis aŭdebla ankoraŭ en la pli supraj etaĝoj
En aliaj lingvoj
- La angla: groan, moan
- La belorusa: стагнаць, вохкаць, цяжка ўздыхаць
- La franca: bruire, gémir
- La germana: stöhnen, ächzen
- La hispana: gemir
- La hungara: nyög
- La itala: gemere
- La kataluna: gemegar, sanglotar
- La nederlanda: zuchten, steunen (zuchten)
- La pola: jęczeć, wzdychać, stękać
- La portugala: gemer
- La rusa: стонать, вздыхать
- La germana: seufzen
- La kataluna: xiuxiuejar, murmurar