Vorto: ĉu
-
Estas vere aŭ ne, ke...? (en rekta aŭ nerekta demando, kiam neniu alia demanda vorto estas en la frazo, kaj nur por montri ian dubon).
ĉu vi venos?
ĉu vere?
ĉu ne?
mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne
ĉiu sufikso ĉiam konservas egalan signifon, tute egale ĉu ĝi estos uzata en la fino de alia vorto aŭ memstare
Rimarko: Z atentigas, ke "la vorton »ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda [...]. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ »jen”, »aŭ” kaj tiel plu."
En aliaj lingvoj
- Ido: ka, kad
- La belorusa: ці (пытальная часьціца)
- La bulgara: дали, ли
- La ĉeĥa: zda (tvoří otázku)
- La ĉina: 吗, tr. 嗎 [ma]
- La finna: (kysymyssana) -ko, -kö
- La franca: est-ce que
- La germana: ob
- La hebrea: האם
- La hispana: acaso
- La nederlanda: of
- La norvega: om
- La pola: czy
- La portugala: acaso (partícula interrogativa, geralmente não traduzida)
- La rusa: ли
- La slovaka: či
- La turka: mı, mi, mu, mü
- Volapuko: -li