Vorto: ĉiu
-
Nedifina kolektiva pronomo signifanta: esceptante neniun kaj sendistinge.
ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li
li estas sola kontraŭ ĉiuj
mi pli ŝatas lin ol ĉiun alian
ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu
facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras kompreni
ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
mi ne volas tiujn aŭ tiujn librojn, mi volas ĉiujn
-
Nedifina kolektiva adjektivo samsignifa.
ĉiu homo estas mortema
ĉiu vulpo sian voston laŭdas
ĉiuj anoj ĉeestis
ĉiuokaze
ŝi legis ĉiun libron, kiun ŝi povis ricevi
ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon
-
Nedifina disdivida aŭ apartiga pronomo, signifanta senesceptan dispartigon kaj montranta, ke la persono aŭ afero pri kiu temas, estas konsiderata individue, aparte de la kolektivo al kiu ĝi apartenas.
ĉiu havas sian propran guston
ĉiuj forkuris, ĉiu al sia tendo (neniu Rim.)
ĉiu por si, por ĉiuj Di'
ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton
mi ne nomos ĉiun el ili aparte
la diversnaciaj tradukoj de ĉiu el ili
-
Nedifina disdivida aŭ apartiga adjektivo samsignifa.
mi donis 3 pomojn al ĉiu infano
por ĉiu faro estas horo
ĉiu medalo du flankojn posedas
ĉiutage
grandajn oferojn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura
ni devas taksi ĉiun homon laŭ liaj meritoj
Rimarko: Kiam la pronomo ĉiu ne anstataŭas antaŭan difinitan substantivon, ĝi havas nedifinitan sencon, kaj reprezentas nur personojn: ĉiu(j) diras ke...; ĉiu havas sian propran guston ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo Tiu ĉi rimarko valoras ankaŭ por iu, neniu, tiu.
En aliaj lingvoj
- La angla: each (singulare), every (plurale)
- La belorusa: кожны
- La ĉeĥa: každý
- La franca: chacun (singulier), tous (pluriel)
- La germana: jeder
- La greka: καθένας, όλοι
- La hungara: mindenki, mindegyik, minden, minden egyes, összes
- La kataluna: cada
- La nederlanda: ieder, elk, alle
- La norvega: hver, enhver
- La okcitana: cada
- La pola: wszyscy (plur.), każdy (sing.)
- La portugala: cada um, todo
- La rumana: fiecare, oricare
- La rusa: каждый (singulare), все (plurale)
- La slovaka: každý
- Volapuko: alik