Vorto: ĉirkaŭi
-
(transitiva) Esti ĉirkaŭ, meti sin ĉirkaŭ.
la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon
galerio ĉirkaŭanta la korton
urbo ĉirkaŭita de muro
la patro estis ĉirkaŭita de la tuta familio
lia nomo estas ĉirkaŭata de gloro
-
(transitiva) Ĉirkaŭigi.
ĉirkaŭis min per Sia reto
ĉirkaŭu la melonon per prunoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: акружаць (сабой)
- La franca: entourer (être autour, se mettre autour), encercler
- La germana: umgeben
- La hebrea: להקיף \הקף\, לכתר, לאפוף \אפף \
- La hungara: körülvesz, övez
- La itala: attorniare (mettere attorno), circondare (mettere attorno), avvolgere (mettere attorno - fig.)
- La pola: otaczać
- La rusa: окружать (собой)