Vorto: ĉio
-
Kolektiva pronomo, uzata nur pri aĵoj, kaj montranta, ke oni konsideras la tuton de la koncernataj aferoj.
ŝia fratino en ĉio estas kulpa
ne ĉio brilanta estas diamanto
al ĉio oni povas alkutimiĝi
ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj, apartenas al la verda standardo
li amas sian monon pli ol ĉion en la mondo
mi faris ĉion, kion mi devis fari
ĉiopova
ĉiopardona
ĉionsciado
ĉionpova
En aliaj lingvoj
- La angla: everything
- La belorusa: усё
- La franca: tout
- La germana: alles
- La hebrea: כל דבר
- La hispana: todo
- La hungara: minden
- La itala: tutto (ogni cosa)
- La nederlanda: alles
- La pola: wszystko
- La portugala: tudo
- La rumana: totul, orice lucru, fiecare lucru
- La rusa: всё
- La slovaka: všetko
- Tokipono: ale, ali
- Volapuko: valikos