Vorto: ĉielo
-
La ŝajne volba spaco etendiĝanta super nia kapo, en kiu ni vidas la astrojn.
la ĉielo estas blua
bela sennuba ĉielo
la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro
la steloj de la ĉielo brilis
matene la ĉielo estis kovrita de dika, plumbogriza nubtavolo, kiu ne permesis tagiĝon
glori, altigi iun ĝis la ĉielo
-
La restadejo de Dio aŭ dioj, kaj kien laŭ kristana kredo iros la animoj de piaj vivintoj.
ho Dio Cebaot, returniĝu, rigardu el la ĉielo kaj vidu
mi rigardos al vi de la ĉielo kaj ĉiam estos apud vi
portante mortintan infanon al la ĉielo
al Ramzes ŝajnis, ke li estis levita al la ĉielo
-
Dio.
pro la ĉielo, ne faru tion ĉi!
En aliaj lingvoj
- La angla: sky
- La belorusa: неба
- La bretona: oabl
- La bulgara: небе
- La ĉeĥa: nebe
- La franca: ciel, cieux
- La germana: Himmel
- La hispana: cielo
- La hungara: ég
- La indonezia: langit
- La itala: cielo
- La kataluna: cel
- La kurda: asîman
- La nederlanda: hemel
- La okcitana: cèl
- La pola: niebo
- La portugala: céu
- La rumana: cer
- La rusa: небо, небеса
- La slovaka: nebo
- La sveda: himmel
- La bretona: neñv
- La hungara: mennyország
- La hungara: az ég