Vorto: ĉiam
-
En ĉiu koncerna tempo aŭ okazo.
oni diras, ke la vero ĉiam venkas
mi trinkas ĉiam mian kafon sen sukero
kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras
ĉemizojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo
ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero
li ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro
a. En la tuta pasinta tempo.
li ĉiam diradis al mi la veron
b. En tuta la estonta tempo.
tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda
mi restos por ĉiam via amiko
-
Senhalte kaj kvankam trans kutima limo, ne nepre senlime.
la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta
la fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte
la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis al la homoj
David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta
kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro alloga
li iris ĉiam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li neniam antaŭe estis
En aliaj lingvoj
- La angla: always
- La belorusa: заўсёды, заўжды
- La bulgara: винаги
- La franca: toujours
- La germana: immer
- La greka: πάντοτε, πάντα
- La hebrea: תמיד
- La hispana: siempre
- La hungara: mindig
- La itala: sempre
- La malaja: selalu
- La nederlanda: altijd
- La norvega: alltid
- La persa: همیشه
- La pola: zawsze
- La portugala: sempre
- La rumana: mereu, totodeauna
- La rusa: всегда
- La slovaka: vždy
- La sveda: alltid
- Volapuko: egelo