Vorto: ĉi

  1. Adverba vorteto uzata antaŭ aŭ post montraj adjektivoj, pronomoj kaj adverboj por esprimi plian proksimecon en spaco aŭ en tempo.

    • tiu ĉi

    • ĉi tie

    • ĉio ĉi

    • Rimarko: Zamenhof rekomendis: Pri La Vortoj Kun «Ĉi» Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj «ĉi» (t.e. skribado «tiu-ĉi» aŭ «ĉi-tiu» anstataŭ «tiu ĉi» aŭ «ĉi tiu») ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas. [Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2]

  2. Prefikso samsenca.

    • mi relegas la vortojn de L.L. Zamenhof (vidu ĉi-kune)

    • ĉi-sube vi trovas superrigardon de la plej gravaj belgaj bierspecoj

    • Vi staras ĉi-apude / Mi sopiras al ektuŝ’ / Mi kisas vin survange / Sed neniam sur la buŝ’

    • Mi rigardis al la serena ĉielo / al la strato orita kaj al la ĝardenoj / ĉi-flanke al la maro fordistanca / kaj tiuflanke al la monto

    • la ministrejo pri agrikulturo ĉi-foje tuj reagis

    • ĉi-okaze

    • ĉi-rilate

    • ĉi-landa

    • ĉi-jara

    • ĉi-tiea

    • Rimarko: Tian prefikson oni kutime apartigas per streketo, interalie por eviti momentan konfuzon kun la tabelvorta elemento ĉi- (komparu ĉiokaze, ĉiapude kaj tiel plu).

    • Rimarko: En adverbaj kaj adjektivaj kunmetaĵoj oni eliminas tiu, tio, tie kaj uzas ĉi tute solan: ĉi tiu jare → ĉi-jare; ĉi tio kune → ĉi-kune; ĉi tie sube → ĉi-sube.

  3. Nevaria montra adjektivo, samsenca kiel ĉi tie aŭ ĉi tiu.

    • ĉi ne estas akvo

    • servistoj ankaŭ ĉi estis

    • ankaŭ ĉi mi forlasas homojn

    • ĉar ni ne esploris ĉiujn cirkonstancojn, kiel ĉi azeno sen dialektiko

    • Rimarko: En tia uzo ĉi estas skribata malkune; skribi «ĉi-azeno» estus same nekonvene kiel «tiu-azeno».

En aliaj lingvoj

    • La angla: this
    • La finna: (tiu- ja ĉiu-sarjan sanojen merkitystä tarkentamassa) lähempänä oleva
    • La franca: ci
    • Tokipono: ni
    • La finna: (etuliitteenä muissa adjektiiveissa ja adverbeissa) tässä lähellä oleva
    • La finna: (runokielessä) tämä, (runok.) täällä
    • La pola: tu, tutaj, ten tutaj