Vorto: ĉesi
-
(netransitiva) Ne esti plu, ne agi plu, ne daŭri plu, interrompiĝi.
la infano ne ĉesas petoli
la bruo ĉesis por unu momento
li ĉesis paroli, esperi, labori
kia bruo! ĉesu, mi petas
ĉesu honori min per tiu titolo
venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj
tiam ili ĉesis paroli pri reformoj
aliaj formoj ĉesas esti uzataj
ne ĉesi kun siaj demandoj
Rimarko: La verbo estas netransitiva, se la subjekto estas la afero, kiu finiĝas. Se la subjekto estas la persono, kiu haltigas ion, tiam eblus konsideri la verbon transitiva, sed ĝia objekto povas esti nur infinitivo. Oni ja diras «ĉesu labori», sed ne «ĉesu la laboron». La ŝajna malkoheraĵo solviĝas, se oni konsideras, ke la verbo «ĉesi» ĉiam interpretiĝas per «interrompiĝi» kaj ke la komplementa infinitivo estas adjekto kun la senco «koncerne...»: «interrompiĝu koncerne la laboron».
En aliaj lingvoj
- La angla: cease
- La belorusa: спыніцца, перастаць
- La ĉeĥa: přestat
- La franca: cesser (intr.), s'interrompre, cesser (de)
- La germana: aufhören
- La hispana: cesar
- La hungara: megszűnik, abbamarad, abbahagy, cesser (de)
- La itala: cessare
- La pola: przestać
- La portugala: cessar, parar
- La rumana: a înceta
- La rusa: перестать, прекратиться
- La slovaka: prestať
- La sveda: upphöra