Vorto: ĉeno
-
Ligilo, plej ofte metala, el interkunigitaj ringoj.
ĉeno de poŝhorloĝo
ankroĉeno
a. Tia ligilo portata surkorpe (ekz. ĉirkaŭ la kolo, brako aŭ kruro) kiel ornamo.
ora kolĉeno kun ornampendaĵo
li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon
ŝia brusto estis kovrita per granda ĉenaĵo de malnovaj kaj novaj moneroj, kiuj formis veran grandan kolumon
infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno, antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita
b. Tia ligilo uzata por kateni.
ĉeno de hundo
li ligis min per pezaj ĉenoj
li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj, kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin
oni rekompencas per feraj ĉenoj
la ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo kaj bojas kontraŭ ĉiu pasanto
ĉi tiuj vivgajnaĵoj, kiujn mi devus forlasi, fakte estas ĉenoj, kiuj retenas min
ni ne kapablis sukcese forskui la rigorajn ĉenojn de lia metodo
-
(figure) Aro de interligitaj samspecaj aferoj.
a. Vico de homoj kunagantaj man-en-mane, ekz-e dancante, manifestante, estingante fajron kaj tiel plu.
dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke svingante sin tien kaj reen
b. Sinsekvo de interrilataj objektoj aŭ aferoj.
ĉeno da montoj
ni tramarŝis la arbaregan montaran ĉenon por atingi ŝoseon
ĉeno de insuloj
la indonezia insularĉeno
ĉeno da ideoj
ĉeno de misaĵoj
la ĉeno de la generacioj
la ĉeno de RNA, de DNA, ĉeno el nukleotidoj, proteina ĉeno
polimeraza ĉena reakcio
tie estos ĉeno de zorgoj kaj suferoj
seninterrompa ĉeno de komercaĵoj
tio ne estas memstara afero, sed ero en longa ĉeno
tiu ĉi fiago estas nur unu en longa ĉeno de tiaj brutalaĵoj
ĉenkanto
c. Komerca reto; aro de filioj.
ĉeno kun mil kaj kelkcentoj da filioj
grandaj entreprenĉenoj
ĉeno de kafejoj
porfamilia restoracia ĉeno
superbazaraj ĉenoj elspionis dungitojn
kontraste al vera gastronomio kaj hotelismo, tiaj hotelĉenoj strebas nur al profito
-
(de grafeo) Tia opo el eĝoj (u1,u2... un), ke ĉiu termo de ĝi havas randon komunan kun la antaŭa termo, kaj alian randon komunan kun la posta termo.
longo de ĉeno
simpla ĉeno
elementa ĉeno
komenca kaj fina verticoj de ĉeno
Rimarko: Oni diras, ke ĉeno «trairas eĝon» (resp. «trairas verticon») por signifi, ke la koncerna eĝo estas termo de ĝi (resp. la vertico estas rando de unu el ĝiaj termoj). Oni diras ankaŭ, ke ĉeno «ligas verticojn A al B » por signifi, ke A kaj B estas ĝiaj komenca kaj fina verticoj. La ekzisto de ĉeno liganta du verticojn difinas ekvivalento-rilaton super E. Notu, ke Werner por «ĉeno» aldonas rimarkon, ke «eĝoj ne ripetiĝas», kio laŭ ni validu nur por simplaj ĉenoj. Ĉi-kampa ĥaoso ekzistas ankaŭ en nacilingvaj terminologioj: ekz-e la pola «droga» (t.e. «vojo») signifas kaj «ĉeno», kaj «vojo» depende de la uzkunteksto; en germana enciklopedio ni trovis, ke «Weg» (t.e. «vojo») estas tio, kion ni nomas elementa ĉeno... La donitaj tradukoj estas do nur indikaj.
-
Vektoro el bitoj aŭ signoj, kutime pakitaj, kutime kun speciala operacio por «kroĉi» (kunmeti) tiajn ĉenojn.
En aliaj lingvoj
- La angla: chain
- La belorusa: ланцуг, ланцужок
- La bulgara: верига
- La franca: chaîne (objet)
- La germana: Kette
- La hebrea: שרשרת
- La hispana: cadena
- La indonezia: rantai
- La itala: stringa (inform.)
- La nederlanda: ketting
- La pola: łańcuch
- La portugala: corrente
- La rusa: цепь, цепочка
- La slovaka: reťaz
- Tokipono: linja
- a. La germana: Reihe (Tanz), Kreis (Tanz), Reigen, Menschenkette
- b. La angla: chain
- La franca: chaine (fig.), enchainement (succession), suite, succession
- La hebrea: שרשרת
- La indonezia: rantai
- La itala: catena (fig.), successione
- La pola: łańcuch, ciąg, szereg
- La portugala: cadeia, suceção, seqüência
- c. La germana: Handelskette
- La angla: chain, edge trail
- La franca: chaine
- La germana: Kantenzug
- La itala: catena
- La pola: droga (w grafie)
- La rusa: цепь, маршрут
- La angla: string
- La franca: chaine (de caractères, de bits)
- La germana: String, verkettete Liste
- La hebrea: מחרוזת
- La pola: łańcuch, ciąg
- La portugala: cadeia
- La rusa: строка, цепочка