Vorto: ĉelo

  1. Ĉambreto por unu persono, malgranda ejo ĉiuflanke fermita.

    • ĉelo de monaĥo

    • en sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante, lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la malsuperaj pastroj

    • li havas nek ĉelon, nek kelon

  2. Malgranda kavo aŭ truo, precipe tia kiu estas unu el multaj similaj kaj regule aranĝitaj.

    • oni aŭdas de matematikistoj ke abeloj praktike solvis profundan problemon, kaj faris siajn ĉelojn ĝustaformaj por enteni la plej grandan kvanton de mielo kiu eblas, per la malpleja uzo de altvalora vakso en ilia konstruo kiu eblas

    • la memorĉelo h estas okupata nur por la daŭro de tiu bloko

  3. Elementa viva sistemo, kapabla je memstara aŭ aŭtonoma ekzistado, reproduktado kaj evoluo; la baza ero de la strukturo de la vegetaĵoj kaj bestoj.

    • la ĉelojn kiuj ekzistas kiel apartaj organismoj oni nomas unuĉeluloj

    • la ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn

    • tipa ĉelo konsistas el membrano kaj protoplasmo (kun nukleo)

  4. La unuaŝtupa, plej malgranda organizaĵo en iuj politikaj partioj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: cell
    • La belorusa: кельля, адсек
    • La bulgara: килия
    • La franca: cellule
    • La germana: Zelle
    • La hispana: celda
    • La hungara: pártsejt
    • La itala: cella
    • La kataluna: cel·la
    • La nederlanda: cel
    • La pola: komórka
    • La portugala: cela
    • La rusa: келья, коморка, отсек
    • La slovaka: bunka
    • La belorusa: ячэйка
    • La itala: cella
    • La kataluna: cel·la
    • La rusa: ячея, ячейка (в сотах)
    • La belorusa: клетка
    • La bulgara: клетка
    • La hispana: célula
    • La hungara: sejt
    • La itala: cellula
    • La kataluna: cèl·lula
    • La pola: komórka
    • La portugala: célula
    • La rusa: клетка
    • La belorusa: ячэйка
    • La hispana: célula
    • La itala: cellula
    • La kataluna: cèl·lula
    • La pola: komórka
    • La rusa: ячейка