Vorto: ĉefo

  1. Ĉefulo, persono havanta superan, honoran rangon, kutime ordonpova.

    • tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj

    • kun li iris ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de la lando Egipta

    • iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael

    • Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo

    • la ĉefo de la familio

    • la soldatoj rigardis lin kun fiero la ĉefoj kun miro

    • konstanta ĉefo prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero

    • ĉefo de oficejo

    • kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo

    • la Ĉefo

    • Rimarko: Pro nacilingvaj tradicioj, el ĉiuj eblaj sencoj de la derivaĵo «ĉefo»: «ĉefaĵo», «ĉefeco», «ĉefulo», reale estas uzata nur la malplej regula (kvankam ja ne malregula) senco ĉefulo.

    • Rimarko: Sekve de tiu streĉo la aŭtoroj de PV prezentas la vortelementon ĉef kiel substantivan radikon kun la senco ĉefulo. Tio kreas aliajn problemojn: ĉefmanĝo, ĉefartikolo, ĉefaĵo kaj tiel plu ne redukteblas al «ĉefula manĝo» kaj tiel plu; PIV kaj PAG tiun prezenton malakceptis. Fakte temas pri du sendependaj pruntoj, do pri homonimoj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: chief
    • La belorusa: шэф, начальнік, галава, правадыр
    • La bulgara: шеф, началник, глава, вожд
    • La ĉeĥa: šéf, vedoucí
    • La franca: chef, supérieur (personne)
    • La germana: Chef
    • La hispana: jefe
    • La itala: capo
    • La nederlanda: baas, chef
    • La norvega: sjef
    • La pola: szef, naczelnik, przełożony, głowa (np. rodziny), wódz
    • La portugala: chefe
    • La rumana: şef
    • La rusa: шеф, начальник, глава, вождь
    • Volapuko: cif