Vorto: ĉefa

  1. Precipa, plej grava.

    • havi la ĉefan voĉon

    • la ĉefa ceremoniestro

    • ĉefa momento

    • la ĉefa kortegestrino

    • la ĉefa ĉapitro

    • ludis la ĉefan rolon

    • la ĉefa linio de la Danaj fervojoj

    • la ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto

    • la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko

    • rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj

    • nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon

    • la ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego

    • strato tridek paŝojn larĝa formis la ĉefan arterion

    • la ĉefa celo de la vojaĝo ne estis atingita

    • la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj

    • la malplej ĉefa estis tio, ke la afero daŭris tre longe

    • la ĉefaĵo estas kaj restas ĉefaĵo

    • a. (parolante pri idealo) Tia, ke sufiĉas unu elemento por ĝin naski.

      • la aro de ĉiuj obloj de iu entjero estas ĉefa idealo en la ringo de entjeroj

    • b. (parolante pri cirklo de sfero) Estanta ĉefcirklo de ĝi.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: галоўны, найвышэйшы, асноўны
    • La bulgara: главен, основен
    • La franca: principal
    • La germana: Haupt-
    • La hispana: principal
    • La itala: principale (agg.)
    • La nederlanda: hoofd-
    • La norvega: hoved-
    • La pola: główny, naczelny, zwierzchni, pierwszorzędny
    • La rumana: capital, central
    • La rusa: главный, старший, высший, основной, ведущий
    • La slovaka: hlavný
    • Tokipono: lawa
        • a. La angla: principal (ideal)
        •     La franca: (idéal) principal
        •     La germana: Haupt-(ideal)
        •     La pola: (ideał) główny
        •     La rusa: главный (идеал)
        • b. La angla: great (circle)
        •     La franca: grand (cercle)
        •     La germana: Haupt-(kreis)
        •     La pola: (okrąg) wielki
        •     La rusa: большой (круг)