Vorto: ĉef-

  1. Prefikso formanta substantivajn radikalojn al kiuj ĝi atribuas la sencon «la plej grava» aŭ «la plej altranga».

    • a. Ĉe la ulaj radikaloj ĉef- indikas personon unuarangan, eventuale kun ordona potenco super la aliaj samgrupanoj: ― aŭ kun nur ranga supereco.

      • ĉefinĝeniero, la brita ĉefministro

      • la ĉefredaktoro tre zorgas pri la lingvaĵo de la revuo

      • li atingis la rangon de ĉefserĝento

      • ĉefkelnero

      • ĉefesperantisto en Francujo

      • verkoj de ĉefmajstroj

      • la ĉefanĝelo Miĥaelo

      • kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi

      • la ĉefepiskopo mem devis meti al ŝi la kronon sur la kapon

      • ĝenerala ĉefmilitestro

      • la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo

      • li ekzekutigis sian ĉefpolicanon

    • b. Ĉe la aĵaj radikaloj ĉef- indikas aferon plej gravan aŭ unuarangan inter la samspecaj.

      • ĉefaltaro

      • ĉefideo

      • rivero eliras el Eden kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj

      • amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj

      • la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo

      • politikaj ĉefartikoloj

      • la nuna kastelo, kaj precipe ĝia ĉefturo, estis rekonstruita

      • la ĉefpreĝejo de la malnova flandra urbo Dendermondo

      • atingi la ĉefvojon al la vilaĝo

En aliaj lingvoj

    • La nederlanda: hoofd-
    • La norvega: hoved-
        • a. La pola: główny..., naczelny...
        •     La rusa: арх(и)-, обер-, прото-, главный, старший
        • b. La pola: główny...
        •     La rusa: главный, ведущий, передовой