Vorto: ĉea

  1. Tre proksima.

    • Japi havis duan seĝon ĉea sur kiu staris glaseto da brando

    • Rimarko: Foje eblas rimarki uzon de tiu vorto, kvazaŭ temus pri sinonimo de «ĉeest(ant)a»: por esti agnoskita kiel intelektulo, [necesas esti] plej ofte ĉea en la ekrano, en la kanalo kaj en la ĉefpaĝoj de la gazetoj; la ĵurnalisto [...], malĉea en Havano, donas ‐ elde San-Domingo! ‐ «detalan priskribon» de miaj agadoj en Kubo. Simile oni foje uzas «ĉeulo» anstataŭ «ĉeestanto»: la silento en la ĉambro denove peze pendis super la ĉeuloj. Tiuj preciozaj formoj ne donas grandan avantaĝon kompare kun la derivaĵoj de «ĉeesti» kaj ne funde akordas kun la sencoj bazitaj sur la ideo «tre proksima».

En aliaj lingvoj

    • La hungara: kéznél lévő, közeli, jelenlévő