Vorto: ĉe
-
Proksiman lokon, objekton aŭ personon, kun pluraj eblaj sencaj nuancoj laŭ la kunteksto.
Rimarko: Pri uzo de ĉe kun akuzativo, vidu al ĉe, ĉe...-n.
a. (ĉe rando, flanko de io aŭ iu) En proksimeco de, en ĉirkaŭaĵo de.
stari ĉe ies flanko
sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo
kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn ĉe la dua flanko
laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro
la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma
Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro
al la lokoj ĉe la marbordo de Azio
ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj
b. (ĉe loko kun rando) Ĉe la rando de.
kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro
jen unu virŝafo staras ĉe la rivero
vi faros insidon ĉe la urbo
malantaŭ la arbaro, ĉe la granda lago, staris malnova kastelo
ŝi pensis pri la vikingedzino ĉe la sovaĝa marĉo
c. (ĉe objekto kun aparta funkcio) En taŭga pozicio (aŭ mensa dispozicio) por uzi.
sidi ĉe la fajro , ĉe la fenestro , ĉe la forno , ĉe la fortepiano , ĉe maŝino , ĉe la tablo , ĉe tajpilo
ĉe tablo malplena, babilo ne fluas
ĉe la sojlo
ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute
starigis sian ladbotelon ĉe la muro
ok pastroj stariĝis ĉe la teniloj
la ĵurnalisto klavumadis ĉe sia portebla terminalo
vi trovos ĉe la tombo de Raĥel du homojn
vivi kiel ĉe la brusto de Dio
suĉulo ĉe la mamo
la Kuriero volis sian vicon ĉe la stirilo
tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino
ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol
ĉ. (ĉe okupo) En taŭga pozicio (aŭ mensa dispozicio) por plenumi.
la maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo
restu tajloro ĉe via laboro
la Juda knabino, diligenta kaj fidela en sia profesio, staris ĉe sia laboro
d. (ĉe persono kun aparta rolo) En taŭga maniero por ricevi la servon de, aŭ provizi la servon al.
li insistis ĉe li, ke li prenu , sed tiu ne volis
ŝi iris, por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo
e. (ĉe iu) En la domo, hejmo, loĝejo de.
li lasis sian veston ĉe mi
ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile
konsenti loĝi ĉe iu
Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si
f. (ĉe profesiulo, mastro) En la butiko, firmo, metiejo, institucio de.
oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon
ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas
ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj
mi servis ĉe vi kvar jarojn
ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino
li perdas tre bonan oficon de intendanto ĉe sinjoro Sezotris
li ricevis de la diablo dum siaj studoj en Toledo ĉe araba magiisto
g. (ĉe iuj) En la lando, nacio de.
ĉe ni ne vivas venenaj bestoj
ĉiuj Judoj, kiuj estis ĉe la Moabidoj, ĉe la Amonidoj, ĉe la Edomidoj, kaj en ĉiuj landoj, aŭdis, ke
Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili
ĝ. (ĉe iuj) En la medio de, en (hom)grupo el.
ĉe la humiluloj estas saĝo
ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj
ĉe la drinkuloj restis ankoraŭ plej multe da prudento
sangotransfuzoj ĉe hemofiliuloj
h. (ĉe iu) En la opinio, menso, koro de.
esti bone enskribita ĉe iu
havi ĉe iu krediton kaj meriton
eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino
de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa provizo da scioj
lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto
esti en favoro ĉe iu
mi ne havas bonan noton ĉe esplorjuĝisto Ŝol
nur povas moligi la klaskonscion ĉe laboristoj
ĥ. (ĉe iu, io) Ie sur, ie en, sur la korpo de.
se ĉe iu elfalis la haroj
ringego krevis ĉe la barelo
ĉe la imperiestro aperis larmoj en la okuloj
la koro eĉ ĉe imperiestro troviĝas sur la maldekstra flanko
i. (ĉe parto de ies korpo, aŭ de iu objekto) Ie en la ĉirkaŭaĵo de.
li tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko
kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj
en ligna ingo ĉe la talio
monto kovrita de verdaĵo ĉe la malsupro
j. (ĉe korpoparto) Per teno de.
okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
ĉe la kolo de l' kronprinco
Kant amis la hundeton, sed prefere tamen tenus ĉe la mano fileton
ĵ. (ĉe verkisto, verkinto) En la verko, skribaĵoj, muziko de.
ĉe bonaj aŭtoroj
tiajn kompatindajn rim-stumpojn ofte oni renkontas precipe ĉe rusaj poetoj
k. (ĉe institucio, aŭ alia loko destinita al publika uzo) En, sur.
li estas profesoro ĉe la universitato
Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo
antaŭhieraŭ vespere, ĉe la Templo, mi konatiĝis kun junulo kiu nomis sin Jehudo
Rudolf renkontas nin ĉe la stacio
ĉe la stacidomo
polico ĉe la trajnstacio
ĉe la taksia haltejo
mi loĝas ĉe la strato Krolewska
-
Okazan cirkonstancon de la ago, kun diversaj sencaj nuancoj laŭ la kunteksto.
a. (ĉe okazo) En la tempo de, kiam okazas.
ĉe la tagiĝo
ĉe la subiro de la suno
ĉe malbona vetero
ĉe la komenco
ĉe lia alveno
ĉe la plej malgranda bagatelo
ĉe l' freŝa faro
ĉe tiu okazo
ĉe tio mi vekiĝis kaj ekrigardis, kaj mia sonĝo estis agrabla por mi
ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton
mi ridos ĉe via malfeliĉo
b. (ĉe iu akompana cirkonstanco) Kun akompano de, kun.
la laboristinoj laboradis ĉe arta lumo
dormi ĉe malfermitaj fenestroj
plezuri ĉe muziko
ĉe la temperaturoj, aperantaj en patoj , ĉiuj oleoj malkomponiĝas
c. (ĉe iu eventuala cirkonstanco) Se realiĝas.
ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas
ĉe vesto velura suferas stomako
ĉe stomako malsata ne kapricas palato
ĉe ekzistado de lingvo internacia, ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan
ĉe la leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas
ĉ. (ĉe iu teorie (mal)favora cirkonstanco) Malgraŭ.
okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco
ĉe plej granda fido memoru pri perfido
eĉ ĉe la plej bona volo mi ne povas alkutimiĝi al tia ideo
ĉe tiuj belaj paroloj li donis nenion
En aliaj lingvoj
- La belorusa: ля, каля, у, за
- La ĉeĥa: při, u
- La franca: à, auprès de, autour de, chez, contre, près (prép.), sur
- La germana: bei, neben, an, zu
- La hispana: al lado
- La hungara: -nál, -nél, -kor, ellenére, dacára
- La nederlanda: bij
- La norvega: ved
- La pola: przy, u
- La portugala: junto de
- La rusa: у, при
- La slovaka: pri
- Tokipono: lon
- Volapuko: len