Vorto: ĉasta
-
Pura, senpeka pri seksaj aferoj.
ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj, konservu vin ĉasta
la saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco
mi estas ĉasta knabino, ne virino malpura
se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo, — vi ne evitos la homan kalumnion
-
Ne ekscitanta voluptajn dezirojn.
ĉasta romano
kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo
En aliaj lingvoj
- La angla: chaste
- La franca: chaste
- La germana: keusch, züchtig, unbefleckt
- La hispana: casto
- La hungara: szűzies, romlatlan, erényes
- La itala: casto
- La nederlanda: kuis
- La pola: czysty, niewinny, dziewiczy
- La portugala: casto
- La rusa: целомудренный, невинный, непорочный
- La sveda: kysk
- La germana: rein, sittsam
- La hungara: erkölcsös
- La pola: przyzwoity, pruderyjny