Vorto: ĉasio

  1. Baza framo de rada veturilo, portanta karoserion, motoron, aksojn, radojn kaj tiel plu.

    • subskribita estas interkonsento pri komuna produktado de batalveturiloj , Pollando liveros ĉasiojn kaj Slovakio senhomajn batalturojn

    • koncepto de ĉasio kun centra tubo kaj movigaksoj, kiun oni ankaŭ markas kiel spinframo, sed en la mondo per pli konata markigo Tatra-koncepto

    • alveninte ĉe la elektota loko, ili faris provizoran boaton el vagona ĉasio kaj baŝoj por transiri la riveron

En aliaj lingvoj

    • La angla: chassis
    • La belorusa: шасі
    • La franca: châssis
    • La germana: Fahrgestell, Chassis
    • La hispana: chasís
    • La hungara: alváz
    • La itala: telaio (meccanica)
    • La nederlanda: chassis
    • La pola: podwozie, chassis, rama pojazdu
    • La portugala: chassi
    • La rusa: шасси