Vorto: ĉapelo

  1. Kapvesto kun elstara ĉirkaŭrando.

    • ili aspektis imprese: pintaj ĉapeloj, hakilo en la mano, daŭre drinkemaj kaj batalemaj

  2. Supra, ĉapeloforma parto de la fruktokorpo de fungo.

    • la rando de la ĉapelo de la malgranda faskofungo estas striita

  3. Diakritilo, tegmentoforma supersigno, uzata en diversaj alfabetoj (interalie en esperanta, por formi la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ), en matematikaj simboloj kaj en programlingvoj (en tiuj lastaj ĝi aperas kiel memstara signo, kies Askia numero estas 94).

    • la ĉapeloj en la vortaraj tekstoj aspektas normale post instalo de specifaj tiparoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: hat
    • La belorusa: капялюш, брыль
    • La bulgara: шапка
    • La ĉeĥa: klobouk
    • La franca: chapeau
    • La germana: Hut
    • La greka: καπέλλο
    • La hispana: sombrero, sombrero
    • La hungara: kalap
    • La indonezia: topi
    • La itala: cappello
    • La kataluna: barret
    • La nederlanda: hoed
    • La pola: kapelusz
    • La portugala: chapéu
    • La rumana: pălărie
    • La rusa: шляпа
    • La slovaka: klobúk
    • La sveda: hatt
    • La turka: şapka
    • La angla: hat, caret, circumflex
    • La franca: accent circonflexe
    • La germana: Zirkumflex, Dach (diakritisches Zeichen)
    • La greka: περισπωμένι
    • La hungara: kalap (ékezet), kúpos ékezet
    • La indonezia: sirkumfleks
    • La itala: accento circonflesso, caret
    • La nederlanda: hoedje (^), kapje (^)
    • La pola: cirkumfleks, daszek (pot.)
    • La portugala: circunflexo
    • La rusa: крыша
    • La slovaka: vokáň, strieška