Vorto: ĉano
-
Elstaranta peco de pafilo, per kiu oni frapas la kartoĉon por ĝin eksplodigi.
sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon, / Kiam tuŝi mi volis la ĉanon
rusa ruleto: oni metas la paftubon al la kapo kaj premas la ĉanon, la ŝanco de morto estas 1 al 6
ĉano estas kompensilo, kiu ebligas ŝanĝi la longecon de valvotubo aŭ de la ĉefa agordotubo
En aliaj lingvoj
- La angla: cock (of a gun), hammer (of a gun)
- La belorusa: курок
- La franca: chien (d'un pistolet)
- La germana: Hahn (Abzug), Abzug
- La hungara: kakas (pisztolyon)
- La itala: cane (d'una pistola,...)
- La kataluna: martell (de pistola)
- La persa: چخماق تفنگ
- La portugala: cão (de fuzil, etc.)
- La rusa: курок