Vorto: ĉamo
-
Montara remaĉbesto, genro el la familio bovedoj (Rupicapra), kies haŭto servas por fari delikatan ledon.
la nacia parko Vanoise troviĝas raraj sovaĝaj kaproj, ĉamoj, marmotoj, ermenoj, reĝaj agloj
la slovakoj lastatempe povis observi – per kameraoj – la vivon de marmotoj, ĉamoj, agloj, falkoj kaj tiel plu
la ĉamo montara tatra estas subspecio de la ĉamo montara, kiu vivas en Eŭropo nur en partoj de Slovakio kaj Pollando
En aliaj lingvoj
- La angla: chamois
- La belorusa: сарна
- La franca: chamois
- La germana: Gams, Gämse
- La hebrea: יעל
- La hungara: zerge
- La itala: camoscio
- La kataluna: isard, camussa
- La pola: kozica górska
- La portugala: camurça
- La rusa: серна