Vorto: ĉakro
-
Laŭ jogo, akupunkturo kaj aliaj hindaj kaj ĉinaj tradiciaj sciencoj, iu el la energinodoj en la korpo, el kiuj la sep precipaj sidas laŭ la vertebraro.
kutime oni kalkulas sep ĉakrojn, kiuj situas apud anuso, seksorgano, umbiliko, brusto, gorĝo, frunto kaj verto
En aliaj lingvoj
- La belorusa: чакра
- La franca: chakra
- La germana: Tschakra
- La hungara: csakra
- La itala: chakra
- La pola: czakra
- La portugala: chacra
- La rusa: чакра