Oftaj Demandoj

Kio estas La Simpla Vortaro?

La Simpla Vortaro estas interfaco por la difinoj de ReVo. Ĝi inkluzivas kelkajn helpilojn kaj simplan strukturon.

Kiel ĝi helpas min?

Oni povas uzi aŭ supersignojn aŭ la x-sistemon aŭ la h-sistemon (ekzemple: aŭ «ĵaŭdo» aŭ «jxauxdo» aŭ «jhaudo»). Ankaŭ La Simpla Vortaro komprenas la -j kaj -n finaĵojn. Por i-vortoj, oni povas serĉi ilin en iu ajn modo.

Krome, ĝi enhavas malprecizan serĉilon. Se oni iomete eraras pri la literumado, La Simpla Vortaro plejofte trovas la deziratan vorton.

Fine, estas vort-far-ad-il-o. Oni povas serĉi vortfaradaĵojn kaj La Simpla Vortaro provas diveni la derivadon. Ĉi tio iufoje inkluzivas sensencajn derivadojn, sed ĝi provas diveni la plej verŝajnan eblecon.

Kiel ĝi funkcias?

La Simpla Vortaro inkluzivas du programojn — elĉerpilo por la XML de ReVo, kaj la retejo mem, kiu uzas Django-n. La kodo estas libere havebla, sed mi skribis ĝin anglalingve (mia unua lingvo) por plirapidigi la programadon.

Por lerni pli pri la literumadilo, la vortfaradilo kaj aliaj decidoj pri la iloj kaj uzoj de La Simpla Vortaro, estas multe pli da informo ĉe mia blogo.

Kiel mi plibonigas la definojn aŭ ekzemplojn?

ReVo havas entuziasman groupon de redaktantoj («revuloj»), kaj ili ĉiam bonvenigas kontribuojn. Ili havas dissendoliston kaj multe da informoj pri kiel kontribui.

Mi trovis cimon!

(Tio ne estas demando!) Bonege, bonvolu kontaktu min.

Mi trovis vorton, kiun via vortfaradilo ne komprenas!

Interesege! Bonvolu informi min pri ĝi.

Mi trovis sensencan vorton, kiun via vortfaradilo komprenas!

Jes, tio okazas. Mi nur volas ke ĝi ĝuste komprenu ĉiun veran vorton.

Kiu vi estas?

Saluton! Mi estas juna brita esperantisto, kiu volis uzi siajn komputikajn povojn por helpi esperantistojn. Mi havas blogon, mia skajpkonto estas vilfredo_ kaj mi ofte uzas tviteron.

Ĉu vi havas aliajn projektojn?

Por la estonteco, mi havas multe da ili. Nuntempe mi nur havas unu alian projekton, Podkastaro. Tamen antaŭ io alia La Simpla Vortaro ne estas finita laŭ mi.

Mi havas ideojn por La Simpla Vortaro!

Bone, ankaŭ mi. Eble la via malsamas. Ne hezitu kontakti min, sed kompreneble mi ne garantias ke mi faros ĝin.

Kiel La Simpla Vortaro rilatas al Reta PIV?

Neniel. Mi ja deziras sukceson al Reta PIV, kaj ĝi estas tute alia projekto kun malsama celo. Mi esperas ke miaj ideoj kaj kodo utilas por ili.