Vorto: savi

  1. (transitiva) Liberigi iun el morta aŭ grava danĝero.

    • longa konsidero savas de sufero

    • kiu sin gardas, tiu sin savas

    • dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas

    • Li savu de morto ilian animon

    • prudento vin gardos por savi vin de fremda edzino

    • savu min de ĉia mizero

    • savis vin el la manoj de la Egiptoj

    • aliros la edzino , por savi sian edzon el la mano de lia batanto

    • savu nin kontraŭ liaj manoj

    • savis sin sur ĉevalo

    • sur la monton savu vin , por ke vi ne pereu

  2. (transitiva) Gardi ion de difekto aŭ pereo.

    • ĉio, kio restis savita kontraŭ la hajlo

    • dank' al tio la entrepreno povis esti savata el absoluta malsukceso

    • la manovro savis la situacion

    • savi la dignon

    • savi sian animon

    • savi la honoron de la familio

    • telefona konsultado pri savi perditan leteron en la komputilo de mia avino

En aliaj lingvoj

    • La angla: save
    • La belorusa: ратаваць, выратаваць, захаваць
    • La ĉeĥa: uchovat, uložit, vkládat, zapsat do paměti
    • La eŭska: salbatu
    • La franca: sauver
    • La germana: retten
    • La hispana: salvar
    • La hungara: megment
    • La itala: salvare
    • La kataluna: salvar
    • La nederlanda: redden
    • La pola: ratować, wybawiać, ocalać, zbawiać
    • La portugala: salvar
    • La rusa: спасать, спасти
    • La slovaka: uložiť, zapísať do pamäte
    • Volapuko: savön
    • La franca: préserver, sauvegarder
    • La pola: ratować, ocalać