Vorto: lerni

  1. (transitiva) Edukiĝadi asimilante sciojn kaj rutinojn el scienco, arto, metio, sporto kaj tiel plu.

    • bonaj infanoj lernas diligente

    • lerni gramatikon, muzikon, dancon, kalkulon, komercon

    • lerni kalkuli, kudri, danci, legi

    • rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo

    • lerni sian lecionon

    • parkere lerni

    • facile, diligente lerni el, en, per bona gramatiko

    • tio estas lernita (ne propramova) ordono

    • lernado sen fruktoj ne restas

    • pro la senlerna uzebleco de la vortaro la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj

    • de la plej fruaj jaroj mi lernis obeadi

    • de tiuj fremduloj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojn

    • Rimarko: En iuj lingvoj mankas vorto por ekscii (ekz-e «ekscii novaĵon»), kaj ties parolantoj uzas «lerni» kiel surogaton. Tio nepre evitindas en Esperanto.

  2. (transitiva) Akiri scion per sperto.

    • li lernos timi min

    • lernu esti forgesita kaj tamen vivi

    • taksi kaj ŝati la sanon ni lernas en malsano

    • ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon?

    • homo lernas la tutan vivon

    • li multe lernis el siaj vojaĝoj

    • por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno

    • malgraŭ tiuj malfeliĉegoj la nacioj lernis malmulton

    • ili lernos la agmanieron de mia popolo

En aliaj lingvoj

    • La angla: learn
    • La belorusa: вучыцца
    • La bretona: deskiñ
    • La bulgara: уча
    • La ĉeĥa: učit se
    • La ĉina: 学, tr. 學 [xué]
    • La franca: apprendre
    • La germana: lernen
    • La greka: μαθαίνω
    • La hispana: aprender
    • La hungara: tanul
    • La indonezia: [ajar] belajar
    • La kataluna: aprendre
    • La nederlanda: leren
    • La okcitana: aprene
    • La portugala: aprender
    • La rusa: учиться (чему-л.)
    • La slovaka: učiť sa
    • Volapuko: lernön